AulaFacil.com: CLICK AQUÍ para aprender cientos de cursos gratis
Lecciones
Lección 13
| VOCABULARIO || EJERCICIOS |

EL PREFIJO � GE: Indica ambos sexos en conjunto (referido únicamente a personas).

Gepatroj: padres (padre y madre)

Gefratoj: hermanos (hermano y hermana)

Gesinjoroj: señores y señoras

La infano (niño) vojaĝas kun siaj gepatroj.

Mi havas tri gefratojn.

Gesinjoroj Gómez loĝas en tiu domo.

Alfredo kaj Eva estas geedzoj (esposos).

Kiom da gefratoj mi havas?. Vi havas tri gefratojn.

Kiuj loĝas en tiu domo?. Gesinjoroj Gómez loĝas en tiu domo.

Ĉu Alfredo kaj Eva estas gefianĉoj (novios)?. Ne, ili estas geedzoj.


EL PREFIJO � BO: Señala el parentesco político.

Bopatro: suegro

Bopatrino: suegra

Bofrato: cuñado

Bofratino: cuñada



Perenco (pariente) per Adamo (Adán)
  • Ĉu vi havas multajn parencojn, S- ro Smith?.
  • Jes, multajn parencojn.
  • Tolo Sánchez, el Andaluzio, estas via parenco?
  • Ne. Eble ni estas parencoj per Adamo.

EL SUFIJO � AR: Señala conjunto de cosas similares.

Arbo: árbol Arbaro: bosque
Vagono: vagón Vagonaro: tren
Vorto: palabra Vortaro: diccionario
Homo: hombre Homaro: humanidad

En la arbaro estas multaj bestoj.

La lokomotivo (locomotora) kaj la vagonoj formas la vagonaron.

Vortaroj estas tre utilaj por lerni fremdajn (extranjeras) lingvojn.

La hotelo havas lifton (ascensor) kaj ankaŭ ŝtuparon (escalera).

Kie devas iri tiu, kiu deziras ĉasi (cazar) bestojn?. La ĉasisto (cazador) devas iri en la arbaro.

Ĉu vi havas vortaron?. Jes, mi havas plurajn (varios) vortarojn.

Ĉu Esperanto estas lingvo por iu lando?. Ne, Esperanto estas lingvo por la homaro.


"Kiu timas bestaron, ne iru en la arbaro" (proverbo)

EL SUFIJO � AD: Indica acción prolongada o repetida.

Pafo: tiro Pafado: tiroteo
Martelo: martillo Martelado: martilleo
Korespondi: cartearse Korespondadi: cartearse repetidamente

Dum la revolucio mi ofte aŭdis pafadon.

Tiu martelado ĝenas (molesta) lin.

Korespondi kun esperantistoj estas vera plezuro.

Ĉu vi ŝatas longajn paroladojn?. Ne, mi preferas mallongajn paroladojn.

Kiu estas tiu ulo (sujeto), kiu konstante babiladas?. Tiu ulo estas ĉarlatano (charlatán).

Ĉu vi studadas esperanton?. Jes, mi studadas por paroli korekte.



EL PREFIJO � EK: Indica el comienzo de acción.

Plori: llorar Ekplori: romper a llorar
Iri: ir Ekiri: comenzar a andar
Vidi: ver Ekvidi: divisar
Stari: estar de pie Ekstari: ponerse de pie

La fino de la filmo estis tre malgaja (triste). Ĉiuj ekploris.

La generalo ordonis al la soldatoj: Ekiru! (marchen).

Inter la nuboj (nubes) ni ekvidis la sunon.

Kiam la orkestro ludis (toco) la himnon, ĉiuj ekstaris.



Dialogo: Nova najbaro (vecino)
  • Vi estas S -ro Sierra, ĉu ne?.
  • Jes.
  • Permesu prezenti min. Mi estas Rikardo Rossi, via nova najbaro.
  • Plezuron!. Mi esperas ke vi vizitos min kun via familio.
  • Certe. Tio estos por ni vera plezuro. Ĝis revido S � ro Sierra.
  • Ĝis baldaŭ!.


Sendube proverboj estas utilaj dum la konversacio. Jen (he aquí) kelkaj proverboj el la libro "Proverbaro" de L.L Zamenhof, kaj la ekvivalentoj en la hispana lingvo.

Homo proponas, Dio disponas.
El hombre propone, Dios dispone.

Kiu silentas, tiu konsentas.
El que calla, otorga.

Kiu ne riskas, tiu ne gajnas.

El que no arriesga, no gana.

Kapuĉo monahon ne faras.

El hábito no hace al monje.

Pli bone malfrue ol neniam.

Más vale tarde que nunca.

Plej bone ridas kiu laste ridas.

El que ríe último ríe mejor.

Neniam prokrastu ĝis morgaŭ, kion vi povas fari hodiaŭ.

Nunca dejes para mañana lo que puedas hacer hoy.

Kiu frue leviĝas, facile riĉiĝas.

Al que madruga, Dios lo ayuda.

Se okuloj ne vidas, koro ne avidas.

Ojos que no ven, corazón que no siente.

De la diro al la faro estas longa ŝtuparo (escalera)

Del dicho al hecho hay mucho trecho.

Inter blinduloj (ciegos) regas strabulo.

En el país de los ciegos el tuerto es rey.


EL SUFIJO � OBL: Forman los múltiplos.

Duobla: doble

Triobla: triple

Kvarobla: cuádruple


Multobligi: multiplicar



EL SUFIJO � ON: Forman las fracciones.

Duono: un medio

Triono: un tercio

Kvarono: un cuarto

Kvinono: un quinto

Tuta cirklo
Duono
Kvarono


Nun ni lernos kalkuli (calcular, contar) en Esperanto:

Kvin plus ses= dek unu
(5+6= 11)

Ses minus kvin= unu
(6-5= 1)

Sesoble ses=36
(6x6=36)

Duone ses = 3
( 6 ·/· 2 = 3)



En la Décima Lección vimos una forma de decir la hora. Veremos ahora otra, muy frecuente, utilizando la fracciones "kvarono" y "duono".

KIOMA HORO ESTAS?

Estas kvarono post la unua
Estas duono post la unua
Estas kvarono antaŭ la dua


Ĉu vi havas horloĝon?. Jes, mi havas brakhorloĝon (reloj pulsera)

Ĉu via avo havas brakhorloĝon?. Ne, li havas poŝhorloĝon (reloj de bolsillo).

Kion montras la longa montrilo?. Ĝi montras la horon.

Kion montras la mallonga montrilo?. Ĝi montras la minutojn.

Ĉu via horloĝo rapidas (adelanta) aŭ malrapidas (atrasa)?. Ne, mia horloĝo estas ekzakta.

Ĉu via horloĝo havas du montrilojn?. Ne, mia horloĝo havas alian montrilon, kiu montras la sekundojn.

Je kioma horo matene vi iras labori?. Mi iras labori je la sepa matene.

Je kioma horo vi finas la laboron?. Mi finas la laboron je duono post la oka vespere.

Je kioma horo vi matenmanĝas?. Mi matenmanĝas je kvarono post la sesa.


brakhorloĝo: reloj pulsera

poŝhorloĝo: reloj de bolsillo

muhorloĝo: reloj de pared

pendolhorloĝo: reloj de péndulo

kukolhorloĝo: reloj de cucú

vekhorloĝo: reloj despertador


JE KIOMA HORO?

Stefano (Estefano) : - Mi pensas ke estas bonega ideo organizi kurson de Esperanto en nia urbo. Ni povus kunveni hodiaŭ je la sesa vespere por fari la aranĝojn.

Cezaro (Cesar) : - Mi devas labori ĝis duono post la sesa.

Gvadelupo (Guadalupe) : - Ĉi vespere mi iros al la frizisto de la dua ĝis proksimune kvarono antaŭ la sepa.

Amanda: - Kaj mi akceptos (recibiré) kelkajn amikinojn por ludi kartojn. Mi estos okupita ĝis duono post la sepa.

Stefano: - Nu (pues bien), ni kunvenos je la oka vespere.

Ĉiuj : - Konsentite! (acordado).


Tre moderna fabelo

Tiun ĉi eksterordinaran kaj freŝdatan fabelon mi nur peras transigante la respondecon al mia tre fidinda amiko � ni nomu lin sen Dubo � kiu la unuan fojon rakontis ĝin ĉe blanka tablo, kie ne mankis glasoj.

"Aŭdu nur" � diris Sen. Mia amiko, Ripsrops, veturis antaŭ nelonge per sia beleta ĉaro, vi scias, tiu Mercedes, inter Arhangelsk kaj Kopenhago, kiam ĉe benzinstacio (surtidor de gasolina) kaj dum la agado de la komizo, li iom promenis. Subite li aŭdis voĉon sub si:

"Sinjoro Ripsrops, sinjoro, bonvolu atendi..."

Ripsrops rigardis malsupren kaj vidis ranon ruliĝantan al li. Li ne estas speciala ŝatanto de ranoj, sed io kaptis lin.

"Ĉu mi komprenas rane?. Kaj ĉu vi povas paroli?. Ĉu vi konas min?"

La rano respondis:

"Jes, kara sinjoro Ripsrops, mi povas paroli, sed mi ne parolas rane, sed dane. Mi petas vin, sinjoro Ripsrops... Mi frostas (me congelo). Metu min en vian poŝon. Ĉu mi rajtas kunveturi al Kopenhago?. Por bona faro vi ricevos bonon!"

Ripsrops tre miris, precipe, ke la rano frostas, kiam estas varme, sed rano estas rano, kaj ĉar la petita varmo ne kostos al li elspezojn, li metis la ranon en sian poŝon. (Kiom vi diras?. Jes...Jes, li estis sobra kiel mi).

Iom post iom la rano iĝis hejmeca al Ripsrops. Ĝi petis eĉ manĝon kaj iom da akvo, kaj Ripsrops, kiu konsideris la ranon cetere tre modesta, donis al sia kunvojaĝanto. Tiel ili alvenis vespere al la metropolo, eĉ al la loĝejo de Ripsrops, Ĉar la rano petis ripozlokon. Ripsrops malfermis la pordon de sia loĝejo kaj tiam la rano denove ekparolis:

"Kara sinjoro Ripsrops, mi estas tiel dormema. Ĉu mi rajtus dormi en tiu lito?."

Ripsrops ekmeditis. Estis la unua fojo, ke iu fremdulo (extraño) volis dormi en ilia familia lito, sed efektive Sinjorino Ripsrops estis for kaj tiu ĉi mirinda rano estis tiel dormema. Li metis la ranon en la apuda lito kaj demetis sian jakon kaj komencis pretigi sin por la nokta trankvilo. Li volis jam mallumigi, kiam li alrigardis la apudan liton kaj tiam li rimarkis, ke el la stranga rano fariĝis belega virino, kiu supozeble apenaŭ estis provizita per noktovestoj. Lia rigardo ekglitis sur la marmoraj ŝultroj de la virino.

Ripsrops tute teruriĝis. Li frotis la okulojn. La belulino alrigardis lin kaj diris:

"Ri � i � ipsĉjo!"

Sen Dubo, t. e. La rakontanto, nun faris longan paŭzon kaj sekvis iom malcerte la ŝvebon de la cigareda fumo.

Mi urĝigis: "Nu, kiel estis poste?".

Sen alrigardis min kaj diris: "Ĉu vi vere kredas tiun ĉi historion?".

"Kredi?. Tute ne. Kial mi kredu?".

"Nu, ankaŭ sinjorino Ripsrops, kiu tiumomente revenis neatendite el sia feriado en Polinezio kaj malfermis la pordon de la dormoĉambro, ne kredis ĝin. Eĉ ne unu vorton..."

F. Szilagyi (el "Norda Prismo").



"Es preciso que el Esperanto se enseñe oficial y obligatoriamente en las escuelas primarias de Europa. Sin eso no se puede llegar a una aproximación seria durable entre los pueblos. Para que los pueblos se entiendan es preciso, en primer lugar, que se puedan escuchar y, escuchándose que se comprendan".

Romain Rolland

| VOCABULARIO || EJERCICIOS |