AulaFacil.com: CLICK AQUÍ para aprender cientos de cursos gratis
Colofon
  NACHWORT
 

Kara amik(in)o:

Ni alvenis al la fino de la kurso. Kune ni faris fascinan vojaĝon. Vi jam estas esperantisto. Nun vi povas ĝui ĉiujn la avantaĝojn, kiujn donas al vi ĉi tiu mirinda lingvo. Jen kelkaj:

- Legado de libroj, gazetoj, bultenoj, ktp. en la Internacia Ligvo. (Ĝisdata katalogo de haveblaj varoj ĉe: http://www.uea.org/katalogo).

- Korespondado kun amikoj en la kvin kontinentoj. (Koresponda Servo Mondskala: B.P 6, FR � 55000 Longeville � en- Barrois, Francio. Retradeso: www.multimania.com/kosomo)

- Vojaĝoj al multaj landoj por koni aliajn kulturojn, lingvojn, kutimojn, ktp.

(Petu informoj ĉe: pasportaservo@esperanto.un ĉe: http://www.esperanto.net/ps)

- Partopreno en kunvenoj kaj kongresoj kie oni parolas nur Esperanton. (Adreso de Centra Oficejo de Universala- Esperanto Asocio: Nieuwe Binnenweg 176, NL � 3015 BJ, Rotterdam,Nederlando.Telefono: +31104361044. Telefakso: +31104361751. Retpoŝto: uea@inter.nl.netttt: http://www.uea.org)

Ni ankaŭ esperas ke vi disvastigos kaj instruos Esperanton. Por disvastigi esperanton, ĉiam parolu pri ĝi al viaj amikoj, en via lernejo, laborejo, universitato, klubo, ktp. Ĉiam portu la esperantistan insignon (la verdan steleton).

Se vi havas butikon, oficejon, restoracion, hotelon, ktp., ŝildeto kun la teksto � Esperanto parolata� estas bona kaj konstanta propagando.

Pripensuke propagandi Esperanton kaj ne instrui ĝin, estas senfrukta laboro.

Ĉiu esperantisto devas esti instruanto de Esperanto. Klopodu instrui la Internacian Lingvon almenaŭ al unu persono (familiano, amiko, najbaro, ktp.).

La lecionoj de ĉi tiu Kurso estas je via dispono por instrui Esperanton. Klasĉambro povas esti eĉ via propa domo.

La valoro de lingvo dependas ĉefe de du faktoroj: 1) la nombro da parolantoj; 2) la utilo de tiu lingvo. Nun estas vi kiu devas elpensi novajn aplikojn de Esperanto en la plej diversaj kampoj: scienco kaj tekniko, beletro, komerco, industrio, ktp, ktp.

Ni deziras al vi sukceson en via agado. Ĝis revido!